Profund-spegule brilas laget', jen sur ĝi, lule, saliksiluet', kaj venta ploro... Revu, jen horo! Tra l' bosko brila? la blanka lun', voĉetoj trilas surbranĉe nun sub tend' folia... Ho, kara mia! Karese, ĉaste, kviet-silent' jen, falas vaste de l' firmament', kun brilo stela... Ho, hor' ĉiela! |